When Kris Kelvin arrives at the planet Solaris to study the ocean that covers its surface he is forced to confront a painful, hitherto unconscious memory embodied in the physical likeness of a long-dead lover. Others suffer from the same affliction and speculation rises among scientists that the Solaris ocean may be a massive brain that creates incarnate memories, but its purpose in doing so remains a mystery . . .
Solaris raises a question that has been at the heart of human experience and literature for centuries: can we truly understand the universe around us without first understanding what lies within?
Interesa libro, kiu instigas nin mediti pri la deziroj kaj la konscio pri siaj celoj de la homaro...aŭ pli precize de iĉaj homoj.
Ne estas inaj roloj en tiu romano, nur estas iĉaj memoroj, iĉaj bedaŭroj, iĉaj projekciaĵoj. Inoj nur estas imagoj en iĉaj kliŝaj speguloj.
La malhoma planedo ne komprenas homajn rilatojn. Sed la ĉefrolulo mem naive vivas siajn rilatojn, kaj kapablas nur iomete iĝi pli konscia.
Estas homoj kiuj rigardas en spegulo kaj ekmiras pri tiu nova mondo, kaj homoj kiuj rekonas tion kiel simpla spegula bildo. Tiuj povas miri la spegulon, kaj eblas kompreni.
Ĉu la ĉefrolulo de tiu romano kapablos evolui? Ĉu la leganto identiĝos kun la alveninto ĉu kun la Rato? Legu kaj provu!
Mi legis ĝin en la franca. La temo estas bona ideo, certe, kaj interesa, sed la rakonto mem, ĝia disvolvado, laŭ mi tute ne estas atentokapta, ĝi eĉ estas iom peza.
Great book, full of weirdness and creative ideas. Not what I expected at all. -1 star because there is a slightly racist passage in the beginning that threw me off. It's an old book though, I think these comments were quite common at the time. Otherwisee great and in some passages the descriptios are quite trippy.
Mi neniam aŭdis pri Lem aŭ Solaris antaŭ ol mi legis pri la esperanta traduko en Libera Folio. Ĉar mi kutime ŝatas sciencfikcion kaj estas bone vidi belaspektajn librojn en esperanto, mi senhezite mendis ĝin.
Kiel multaj sciencfikciaĵoj, la rakonto estas pli filozofa ol scienca. Ĝi celas pensigi nin pri ni mem kiel homoj, kion ĝi tre sukcese faras. Ŝajnas al mi ke la romano estas pli kiel portreto de tiu mondo ol rakonto, ĉar la intrigo ne multe evoluas kaj anstataŭe estas pluraj ĉapitroj kun tre detalaj priskriboj de la fizikaj fenomenoj de la planedo kaj la historio de la fikcia scienco de “solaristiko”. Mi tamen trovis ke mankas io por ke mi plene ĝuu la romanon kaj mi preferus pli da rakontado. La teksto vekas multe da scivolemo pri kelkaj aferoj, ekzemple pri la sekretoj de la aliaj sciencistoj kiuj kaŝas ion kaj rifuzas malfermi pordojn por montri. …
Mi neniam aŭdis pri Lem aŭ Solaris antaŭ ol mi legis pri la esperanta traduko en Libera Folio. Ĉar mi kutime ŝatas sciencfikcion kaj estas bone vidi belaspektajn librojn en esperanto, mi senhezite mendis ĝin.
Kiel multaj sciencfikciaĵoj, la rakonto estas pli filozofa ol scienca. Ĝi celas pensigi nin pri ni mem kiel homoj, kion ĝi tre sukcese faras. Ŝajnas al mi ke la romano estas pli kiel portreto de tiu mondo ol rakonto, ĉar la intrigo ne multe evoluas kaj anstataŭe estas pluraj ĉapitroj kun tre detalaj priskriboj de la fizikaj fenomenoj de la planedo kaj la historio de la fikcia scienco de “solaristiko”. Mi tamen trovis ke mankas io por ke mi plene ĝuu la romanon kaj mi preferus pli da rakontado. La teksto vekas multe da scivolemo pri kelkaj aferoj, ekzemple pri la sekretoj de la aliaj sciencistoj kiuj kaŝas ion kaj rifuzas malfermi pordojn por montri. La libro ŝajne finiĝas iom abrupte, sen malkaŝi la misterojn kiujn ĝi kreis. Sed eble tio estas ĝuste la celo kaj la libro estas kvazaŭ komento pri la vaneco de la homa scivolemo.
Frapis min ankaŭ ke la libro estas klare de sia epoko kiam temas pri la sola virina rolulo en la rakonto. Ŝi estas unudimensia, interesiĝas nur pri la kuirlibro en la vasta scienca biblioteko kaj ial oni ofte mencias ŝiajn mampintojn kaj ke ŝi lavas la telerojn. Neniu konsideras demandi al ŝi ŝian opinion pri la okazaĵoj sur la planedo. Nu, eble vi diros ke estas kialo por tio ĉar ŝi estas iom “speciala” pro kialo kiun mi ne malkaŝas por ne fuŝi la rakonton, sed mi ne certas.
La traduko verŝajne estas tre bona. Mi tamen devas konfesi ke mi devis ĉiam havi vortaron apud mi dum la legado por bone kompreni ĝin. Nu, eble mi simple ne havas sufiĉe bonan vortscion, sed ankaŭ la libro estas plenplena je sciencaj fakvortoj kiujn mi ofte ne komprenis eĉ kiam mi serĉis tradukon en mia denaska lingvo. Aliflanke la tradukinto ne faciligis la komprenon ĉar li senhezite uzis la “mavan” lingvon, kun vortoj kiel “aperta” kaj “descendi”. Ankaŭ estas pluraj esprimoj en latino kiujn mi certas ke aliaj tradukistoj adaptus al esperanto. Mi supozas ke la tasko de tradukado al esperanto estas tre malfacila, ĉar unuflanke oni volas konservi la guston de la originala teksto, sed aliflanke la plimulto de la legantaro estas nedenaskaj parolantoj de la lingvo, kaj ne tre utilas libro kiun la parolantoj de la lingvo ne komprenas.